| Konatiĝu
kun
|
|
SPIRITISMO,
NOVA
ERAO |
| INTERNACIA SPIRITISTA KONSILANTARO http://perso.wanadoo.fr/charles.kempf/isc/esperanto/index.htm Internacia Spiritisma Konsilantaro
|
![]() |
DVD Nia Hejmo Kelkaj kopioj havas problemon en la
esperantaj subtekstoj. Se vi spertis tion, kontaktu
www.foxvideobrasil.
|
| DIO, |
|
|
| |
SUPEREGA INTELEKTO, |
|
| |
|
|
| JESUO, |
|
|
| |
LA
GVIDANTO KAJ MODELO |
|
| |
|
|
| KARDEC, |
|
|
| |
LA
FUNDAMENTO |
|
![]() |
-
LA LIBRO DE LA SPIRITOJ - LA LIBRO DE LA MEDIUMOJ - LA EVANGELIO LAŬ SPIRITISMO - LA ĈIELO KAJ LA INFERO - LA GENEZO |
"EKSTER
KARITATO NE EKZISTAS SAVO"
Karitato:
bonvolo por
ĉiuj, indulgemo kontraŭ
aliulaj
neperfektaĵoj, pardono
de la ofendoj. (LS, 886)
Internacia
Spiritisma Konsilantaro
SPIRITISMA
DOKTRINO
aŭ SPIRITISMO
Kio
ĝi estas ?
·
Ĝi
estas la tutaĵo de principoj kaj leĝoj, revelaciitaj de Superaj Spiritoj,
enhavataj en la verkoj de Allan Kardec, kiuj konsistigas la Spiritisman
Kodigon, nome La Libro de la Spiritoj, La Libro de la Mediumoj, La Evangelio
laŭ Spiritismo, La Ĉielo kaj la Infero kaj La Genezo.
·
"Spiritismo
estas scienco, kiu traktas pri la naturo, la origino kaj la destino de la
Spiritoj, kiel ankaŭ pri iliaj rilatoj kun la enkorpa mondo."
Allan
Kardec (Kio estas Spiritismo ? - Antaŭparolo)
·
"Spiritismo
efektivigas tion, kion Jesuo diris pri la Promesita Konsolanto: konon de l’
aferoj, per kiu la homo scias, de kie li venas, kien li iras, kaj kial li
estas sur la Tero; ĝi revokas la homon al la veraj principoj de la leĝo de
Dio, kaj lin konsolas per la fido kaj la espero."
Allan
Kardec
(La
Evangelio laŭ Spiritismo - Ĉapitro VI - Paragrafo 4)
Kion
ĝi revelacias ?
·
Ĝi
revelacias novajn, pli profundajn konceptojn pri Dio, la Universo, la Homo, la
Spiritoj kaj la Leĝoj, kiuj regas la vivon.
·
Ĝi
ankoraŭ revelacias tion, kio ni estas, de kie ni venis, kien ni iras, kio
estas la celo de nia ekzistado kaj kio estas la kialo de la doloro kaj sufero.
Ĝia
amplekso
·
Alportante
novajn konceptojn pri la homo kaj pri ĉio, kio lin ĉirkaŭas, Spiritismo tuŝas
ĉiujn fakojn de la sciado, de la homaj konduto kaj aktivecoj, malfermante
novan eraon por la regeneriĝo de la homaro.
·
Ĝi
povas kaj devas esti lernata, analizata kaj praktikata ĉe ĉiuj fundamentaj
flankoj de la ekzistado, nome la filozofia, religia, etika, morala, eduka kaj
socia.
Ĝiaj
fundamentaj instruoj
·
Dio
estas la superega intelekto, unua kaŭzo de ĉiuj estaĵoj. Dio estas eterna,
neïanĝema, nemateria, unika, ĉiopova, superege justa kaj bona.
·
La
Universo estas kreaĵo de Dio, kaj Ĝi ampleksas ĉiujn estaĵojn, raciajn kaj
neraciajn, animitajn kaj neanimitajn, materiajn kaj nemateriajn.
·
Krom
la korpa mondo, kie loĝas la enkarniĝintaj Spiritoj, t.e., la homoj,
ekzistas la spirita mondo, loĝejo de la elkarniĝintaj Spiritoj.
·
En la
Universo estas aliaj loĝataj mondoj, kun estaĵoj en malsamaj gradoj de
progreso: egalaj, pli evoluintaj kaj malpli evoluintaj ol la homoj.
·
Ĉiuj
naturaj leĝoj estas diaj, ĉar Dio estas ilia aŭtoro. Ili ampleksas tiel la
fizikajn kiel ankaŭ la moralajn leĝojn.
·
La
homo estas Spirito enkarniĝinta en materia korpo. La perispirito estas la
duonmateria envolvaĵo, liganta la Spiriton al la fizika korpo.
·
La
Spiritoj estas la intelektaj estaĵoj de la kreaĵo. Ili konsistigas la mondon
de la Spiritoj, kiu antaŭekzistas kaj al ĉio postvivas.
·
La
Spiritoj estas kreitaj simplaj kaj sensciaj. Ili progresas, intelekte kaj
morale, pasante de malsupera ordo al sekvanta supera ordo, ĝis la perfekteco,
ĉe kiu ili ĝuas senŝanĝan feliĉon.
·
La
Spiritoj konservas sian individuecon antaŭ, dum kaj post ĉiu enkarniĝo.
·
La
Spiritoj reenkarniĝas tiom da fojoj, kiom necese por sia pliboniĝo.
·
La
Spiritoj ĉiam progresas. En siaj multaj korpaj ekzistadoj ili povas ne
antaŭeniri, sed ili neniam malprogresas. La
rapideco de ilia intelekta kaj morala progreso dependas de iliaj klopodoj por
atingi la perfektecon.
·
La
Spiritoj apartenas al diversaj ordoj, laŭ la atingita grado de perfekteco:
Puraj Spiritoj, kiuj atingis la maksimuman perfektecon; Bonaj Spiritoj, ĉe
kiuj regas la deziro al bono; Neperfektaj Spiritoj, kiujn karakterizas
neklereco, deziro al malbono kaj malsuperaj pasioj.
·
La
rilatoj inter la Spiritoj kaj la homoj estas kontinuaj kaj ĉiam ekzistis. La
Bonaj Spiritoj admonas nin al bono, kuraĝigas nin ĉe la provoj de la vivo
kaj helpas nin elteni ĉi tiujn brave kaj rezignacie. La Malbonaj Spiritoj
pelas nin en malbonon.
·
Jesuo
estas la gvidanto kaj la modelo por la tuta homaro, kaj la Doktrino, kiun Li
instruis kaj praktikis, estas la plej pura esprimo de la leĝo de Dio.
·
La
moralo de la Kristo, enhavata en la Evangelio, estas la gvidilo por la firma
evoluo de ĉiuj homoj, kaj ĝia praktikado estas la solvo por ĉiuj homaj
problemoj kaj la celo atingota de la homaro.
·
La
homo havas liberan volon por agadi, sed li respondas pri la sekvoj de sia
agado.
·
La
estonta vivo rezervas al la homoj punojn kaj ĝuojn konformajn al sia konduto,
ĉu obeanta, ĉu malobeanta la Leĝon de Dio.
·
La
preĝo estas ago de adorado al Dio. Ĝi troviĝas en la natura leĝo kaj
rezultas el sento kunnaskita kun la homo, same kiel denaska estas la ideo pri
la ekzisto de la Kreinto.
·
La
preĝo plibonigas la homon. Tiu, kiu preĝas kun fervoro kaj fido, fariĝas
pli forta kontraŭ la tentoj de la malbono, kaj Dio sendas al li bonajn
Spiritojn por lin helpi. Tiu estas helpo neniam rifuzata, kiam petata
sincere.
__
·
__
PRAKTIKADO DE SPIRITISMO
·
La spiritismaj servoj estas tute senpagaj, kiel preskribas
jena evangelia instruo: "Donace vi ricevis, donace vi donu".
·
La
praktikado de Spiritismo estas simpla, uzas nenian formon de ekstera kulto, laŭ
tiu kristana instruo, ke Dio devas esti adorata en spirito kaj vero.
·
Spiritismo
ne havas sacerdotojn, ne adoptas nek uzas en siaj kunvenoj kaj praktikoj:
altarojn, ikonojn, portilojn, kandelojn, procesiojn, sakramentojn,
indulgencojn, ornatojn, alkoholajn halucinogenajn trinkaĵojn, incensojn,
tabakon, talismanojn, amuletojn, horoskopojn, kartdivenadon, piramidojn,
kristalojn aŭ iajn ajn objektojn, ritarojn aŭ formojn de ekstera kulto.
·
Spiritismo
ne trudas siajn principojn. Ĝi invitas interesatojn en ĝia konado pasigi ĝiajn
instruojn tra la kribrilo de la racio, antaŭ ol akcepti ilin.
·
La
mediumeco, kiu permesas al la Spiritoj komunikiĝi kun la homoj, estas
kapableco, kiun multaj personoj kunportas denaske, kaj kiu estas sendependa de
ilia religio aŭ de la moralaj principoj, kiujn ili adoptas por sia vivo.
·
Spiritisma
praktikado de mediumeco estas nur tiu, kiu estas farata surbaze de la
principoj de la Spiritisma Doktrino kaj laŭ la kristana moralo.
·
Spiritismo
respektas ĉiujn religiojn kaj doktrinojn, valorigas ĉiujn klopodojn por la
bonfarado kaj laboras por la interfratiĝo kaj la paco inter ĉiuj popoloj,
sendepende de raso, haŭtkoloro, nacieco, kredo, kultura aŭ socia niveloj. Ĝi
krome rekonas, ke "la vere virta homo estas tiu, kiu praktikas la leĝon
de justeco, amo kaj karito laŭ ties plej granda pureco".
__
·
__
"Naskiĝi,
morti, renaskiĝi ankoraŭ kaj ĉiam progresi,
tia
estas la leĝo."
__
·
__
"Neskuebla
fido estas nur tiu, kiu povas rekte rigardi
la
racion en ĉiuj aĝoj de la homaro."
__
·
__
La
studado de la verkoj de Allan Kardec estas fundamenta
por
la ĝusta konado de la Spiritisma Doktrino.
__
·
__
KAMPANJO
POR DISVASTIGADO DE SPIRITISMO